Klemen Pisk

poet, writer, translator and musician

Poem in Esperanto

Ermito kaj lupo

Ermito desegnis linion en la sablo kaj diris:
“Vi ne rajtas transiri la linion”.
Tiam li desegnis cirklon dirante:
“Vi devas resti en ĉi tiu cirklo.
Vi povas transiri ĝin, sed ne trans la linion”.
Tiam tempesto venis kaj la linio malaperis.
La lupo staris en la cirklo.
Malvarmo kaj pluvo lacigis lin, sed li ne moviĝis.
Li ne sciis, ĉu la linio plu ekzistas,
kiam ĝi ne plu estas desegnita en la sablo.

Translated into Esperanto by Mikola Ramanoŭski